"La fera birdo" estas originala novelaro de unu el la plej talentaj
nuntempaj bulgaraj kaj Esperantaj verkistoj - Julian Modest. Ĉiu lia
rakonto estas metaforo, kiu impresas per perfekta lingvo, eleganta stilo
kaj filozofia sugesto. Modest spertas vide kaj bilde priskribi
ordinarajn heroojn kaj okazintaĵojn, kiuj igas nin mediti pri la senco
de la vivo, pri la homa ekzisto, pri la ĝojoj kaj ĉagrenoj, kiuj
akompanas nin.